Gryffindor
 Gryffindor 
Diversaĵoj | 14a de Aŭgusto, 2017
[RS011] La Muzeo de Naturhistorio en Vieno

Kaj hodiaŭ mi volas prezenti al vi scienca muzeo, La Muzeo de Naturhistorio en Vieno, Aŭstrio.



Fine mi refoje trovis tempon por fari alian elsendon. Kaj hodiaŭ mi volas prezenti al vi scienca muzeo, La Muzeo de Naturhistorio en Vieno, Aŭstrio. Mi ĵus vizitis tiun muzeon kun mia familio, kaj tial decidis, ke estus bona ideo paroli iomete pri ĝi, dum mia memoro ankoraŭ estas freŝa. Mi jam vizitis tiun muzeon plurfoje. Ankaŭ ekzistas Esperantomuzeo, sed ni ne havis tempon por ĝi.

La Muzeo de Naturhistorio estas unu el la plej grandaj muzeoj en Aŭstrio, kaj ĝi enhavas proksimume 30 milionojn da objektoj. Oni malfermis la muzeon en la jaro 1889, kaj tial ĝi estas relative tradicia muzeo. Ĝi estas, kaj tiun mi legis en la retejo de la muzeo, la unua muzeo de Klerismo (aŭ Aĝo de racio). Maria Terezia, iama regantino de Aŭstrio, malfermis la muzeon, kvankam ŝi mem ne interesiĝis pri la kolekto de natursciencaj objektoj. Ŝi havis tre praktikan kialon. Ŝi pensis, ke precipe la kolekto de mineraloj gravas por ekonomiaj kialoj. Ŝi esperis tiel subteni minejojn.
Kiel mi diris, temas pri tradicia muzeo, kaj per tio mi volas diri, ke ĝi havas grandajn kolektojn pri diversaj bestoj, mineraloj ktp, kiuj estas prezentitaj en kestoj. Ekzempe, vi povas vidi tie milojn da diversoj papiloj, meteoritojn, mineralojn kaj centoj da bestoj – tiuj kompreneble estas remburitaj.

Ĝi ne estas muzeo, kiu permesas homojn fari multe per iliaj propraj manoj. Do, ĝi ne havas multajn interagajn eksponaĵojn. Sed tio ne gravas, ĝi tamen estis tre interesa. Ĉiujare proksimume 500 000 homoj vizitas la muzeon.

Miaj infanoj montris grandan intereson spekti dinosaŭrojn, ŝarkoj (tiuj estis preparitaj kaj remburitaj) kaj tiel plu. Ili ofte demandis min, ĉu la bestoj estas veraj, aŭ farita el plasto. Ili ĉiuj estas veraj bestoj.

Tio, kio interesis min, tamen, estis io tute alia. La muzeo bone montras la percepton pri scienco de 19a jarcento. Esploristoj, kiuj trovis novan beston en malproksima lando, ekzemple, mortigis ĝin kaj kunportis ĝin al Eŭropo. Por kompreni la mondon, interalie, oni do kolektis tion, kion oni trovis. Tiam oni organizis la naturon en diversajn kategoriojn. Ekzemple, tie estis unu ĉambro en kiu vi povis trovi centojn (aŭ milojn) da birdoj. Alia ĉambro enhavis fosiliojn, ktp. Tiam oni volis priskribi la mondon. Viziti alian kontinenton daŭris monantojn eĉ jarojn. Kaj tial oni kunportis tion, kiononi trovis.

Mi pensas, ke la emfazo iomete ŝanĝiĝis intertempe. Hodiaŭ oni volas kompreni kial aŭ kiel la mondo funkcias. Hodiaŭ oni volas ekscii la kemian enhavon de la mineraloj, kiun oni trovis, aŭ la DNA de la bestoj. Tiam simple posedi specon de iu besto jam estis grava sukceso.

Mi certas, ke precipe dum la 19a jarcento, la muzeo ludis treege gravan rolon por eduki la homojn. Multaj homoj tiam neniam vidis elefanton aŭ ĝirafon. Sed en la muzeo oni povas spekti ilin (eĉ se ili estas mortaj). Dum mi vizitis la muzeon, mi ekkonsciis, ke nia moderna mondo estas vere tre malgranda. Nun ni havas Jutubon, se ni volas scii ion pri aliaj landoj. Sed tiam eĉ fotografaĵoj ofte ne ekzistis. Oni bezonis librojn kaj muzeojn por ekscii pli pri la mondo, en kiu oni vivis.

Fine mi volas diri, ke mi ankaŭ vizitis diversajn aliajn sciencajn muzeojn en diversaj landoj. Ofte tiuj muzeoj estas tre modernaj. Tiuj muzeoj enhavas komputilojn, kun kiuj la vizitantoj povas interagi. Kelkfoje oni povas fari eksperimentojn, kaj tiel plu. La Muzeo de Naturhistorio, tamen, apartenas al tute alia kategorio. Ĝi estas tradicia kaj granda kolekto de naturaj objektoj, kaj tial ĝi estas iel unika. Kaj vi bezonas tempon se vi volas viziti ĝin.

Kaj mi ankaŭ lernis ion novan: Ĉu vi sciis, ke la afrika elefanto estas pli granda ol la hinda? La elefanto kiun mi vidis tie estis pli ol 4 metrojn granda. Vi devas stari apud tiu besto por vere kompreni ĝian grandecon. Mi promesas al vi, ke neniu Jutuba video povas fari tion por vi.

radioscienca.com (2017)