Pri RadioScienca



Bonvenon al RadioScienca! Mi volas elkore saluti vin, mi nomiĝas Oliver kaj post longdaŭra pripensado, mi fine trovis sufiĉe da kuraĝo, por starigi tiun podkastan, al kiu vi nun aŭskultas. Mi estas mikrobiologo kaj ankaŭ studis komputado, kaj esperantiĝis en 2004. Mi ankaŭ havas Jutuban kanalon, kaj vi povas trovi la ligilon al ĝi sube.

Eble vi miras, kial vi ne povas skribi komentojn sub la elsendoj. Tio havas precipe praktikajn kialojn, interalie mi simple volas averti spamojn. Mi tamen volas inviti vin skribi al mi. Tiam mi ankaŭ povas enmeti viajn leterojn en la estontajn elsendojn.

Dum la lastaj monatoj aperis diversaj novaj esperantlingvaj jutubaj kanaloj, sed podkastoj ne tiom abundas (kvankam ja ekzistas kelkaj). Mi esperas, ke estonte la situacio ŝanĝiĝas, kaj mi esperas, ke mi povas motivigi vin ankaŭ krei tiajn radio-elsendojn. Por registri la elsendojn, mi uzas poŝregistrilon (diktafonon) kaj mikrofonon por plibonigi la sonkvaliton. Do, estas relative simpla afero.

Jen ĉio, ĝis reaŭdo!

Vizitu mian Jutuban kanalon!

radioscienca.com (2017)