Helpo

Kiel mi povas aŭskulti la elsendojn?

Ekzistas tri manieroj por aŭskulti la elsendojn.

  • Rekta aŭskultado: Kompreneble vi povas rekte aŭkulti la elsendojn per la aŭdioludilo en la retejo. Se vi povas vidi la superan ludilon, tiam via retumilo kapablas montri ĝin. Se vi ne povas vidi la ludilon, tiam mi rekomendas, ke vi ĝisdatu vian retumilon. Ĝi bezonas HTML5, kaj ĉiu moderna retumilo jam enhavas tiun normon.
  • Per RSS: Vi ankaŭ povas aboni la RSS-an fluon.
  • Elŝuto de la MP3-aj dosieroj: Apud ĉiuj aŭdio-ludiloj videblas ligilo, per kiu vi povas elŝuti kaj savi la MP3-aj dosieroj. Alklaku la ligilon per via dekstra musa butono.
radioscienca.com (2017)