OK
 OK 
Diversaĵoj | 3a de Majo, 2019
[RS015] Ŝanĝiĝo de la instrumaniero bezonata

Ofte la lernejaj sciencaj kursoj estas tro akademiaj. Tio povas detrui la intereson de la lernantoj pri la fako.


Mi plendadas. La nuntempa maniero instrui sciencon ne permesas al multaj lernantoj esplori la naturon. Ili devas lerni multajn fakajn enhavojn kaj faktojn, sed tiu instrumaniero eble ankaŭ detruas la naturan scivolemon de la lernantoj. Esploristoj kaj sciencistoj esploras ĉar ili volas eltrovi ion, ili volas ekscii novajn aferojn. Sed ofte la lerneja sistemo ne sufiĉe ebligas al la lernantoj libere esplori la naturon.

radioscienca.com (2017-19)