Public Domain
 Public Domain 
Diversaĵoj, Fiziko | 24a de Novembro, 2017
[RS014] Nova ĉambro malkovrita en piramido

On uzis kosman radiadon por tralumigi la piramidojn por malkovri ankoraŭ ne konataj ĉambroj.



Kiel ni ĉiuj jam scias, on I povas enrigardi en la homan korpon per radioskopado. Oni plejparte faras tion por medicinaj kialoj. Por fari tion, oni bezonas fonton de radiado, kaj lumsentivan fotografan filmon. La radiado trapasas la korpon, kaj pli densaj partoj de la korpo, kiel la ostoj, absorbas la radiadon pli ol la molaj partoj. La kvanto da radiado, kiu atingas la detektoron (tiukaze la lumsentivan filmon), do dependas al la fizikaj ecoj trans kiu la radiado pasis. Radiada partiklo, kiu trafas la filmon, respondecas por loka kemia reakcio. Kaj post rivelado de la filmo, oni povas vidi tie alikoloriĝon. Ju pli forta la radiado, des pli forta la ŝanĝo de koloro.

Hodiaŭ mi volas paroli pri interesa metodo, per kiu oni povas malkovri la internan strukturon de grandaj konstruaĵoj, kiel la egiptaj piramidoj. Esploristoj malkovris novan ĉambron en la granda piramido de Khufu en Egiptio. Oni ankoraŭ ne scias la signifon de tiu malkovro, aŭ la funkcio de tiu ĉambro. La esploristoj uzis radiografian metodon por rigardi en la piramidon. Anstataŭ artefarita radiado, oni uzis la naturan kosman radiadon por fari radiografian bildon. Tiu radiado, kompreneble, estas treege malpli forta ol iu artefarita fonto, kaj tial la bezonata tempo por eksponi la filmon tial estas pli longa.

La fonto de tiu radiado estis muonoj. Tiuj estas nestabilaj kosmaj partikloj, kaj proksimume 10000 el ili atingas la teron dum unu minuto en unu m^2. La muonoj formas kiam kosma hidrogeno interagas kun la supra atmosfero de la mondo. La muonoj flugas rapide teren, kaj ili estas absorbitaj kiam ili trafas solidan objekton, kiel la ŝtono de la piramido.
Por detekti la muonoj la esploristoj metis fotografan filmon en la piramidon. La muonoj eksponas la filmon. Des pli da muonoj trafas la filmon, des pli da kemia reago sur la filmo. Sekretaj ĉambroj enhavas aeron, kaj tial malpli da muonoj estas absorbitaj.

https://www.nature.com/articles/nature24647.epdf

radioscienca.com (2017)