ESO/L. Calçada/M. Kornmesser
 ESO/L. Calçada/M. Kornmesser 
Fiziko | 23a de Oktobro, 2017
[RS013] Gravitaj Ondoj

Fizikistoj ricevos la Nobel-premion por la malkovro de gravitaj ondoj.



Tiuj, kiuj legas la sciencajn paĝojn en la gazetaro, certe jam aŭdis pri la 2017-aj Nobel-premioj. Ĉi-jare oni transdonos la premion por fiziko al tri sciencistoj, kiuj povis mezuri, por la unua fojo, tielnomatajn gravitajn ondojn. Oni sukcesis mezuri ilin la unuan fojon je la 14-a septembro 2015. Almenaŭ por la fako fiziko, tiu malkovro estas treege grava, pro diversaj kialoj. Tri fizikistoj tial ricevos la Nobel-premio por la jaro 2017.

Gravitaj ondoj havas longan historion. Jam antaŭ cent jaroj, en 1916, en 1916, Albert Einsetin prognozis la ekzistadon de tiuj ondoj en lia Teorio de Relativeco. Estas interese, ke cent jaroj poste, oni povis montri, ke Einstein, refoje pravis. Einstein tamen pensis, ke oni neniam povos mezuri ilin, kaj almenaŭ tiurilate, li eraris.

Gravitaj ondoj aperas ĉiam, kiam materio plirapidiĝas aŭ akcelas. Antaŭ 1.3 miliardoj jaroj, du nigraj turoj rotaciis ĉirkaŭ unu la alia kaj koliziis, kaj tiu kreis gravitajn ondojn. Sciencistoj nun povis mezuri tiujn gravitajn ondojn per ilia LIGO detektoro. La signalo estis treege malforta, kiam ĝi atingis la mondon. Fakte, la deformado de spactempo estis treege malpli granda ol la diametro de atomo. Rainer Weiss, unu el la gajnintoj de la premio, jam komencis labori dum la 1970aj jaroj pri detektoro, kiu povas mezuri la malfortan signalon. Li koncipis interferometron, kiu uzas Laserojn. Proksimume 40 jaroj poste la LIGO detektoro estas finkonstruita kaj funkcias. Gravita ondo, kiu trairas la laserradion, kunpremas aŭ streĉas ĝin. Oni povas mezuri tiun malgrandan ŝanĝon de la lasera lumo por priskribi la gravitan ondon.

Ĝis nun oni uzis lumradiojn aŭ partikloj por observi la universon. Gravitaj ondoj tial ne nur estas interesaj, ĉar ili konfirmas la Einstein-ajn teoriojn, sed ankaŭ ĉar ili ebligas tute novan manieron por observi la universon.

radioscienca.com (2017)