Public domain
 Public domain 
Astronomio, Biologio | 5a de Septembro, 2017
[RS012] Pri nova kosmosondilo kaj la kapablo lerni

Dormo gravas por pli bone lerni kaj kosmosondilo por esplori la sunon.



Saluton, Hodiaŭ mi volas paroli pri du sciencajn temojn, pri nova kosmosondilo, kiu NASA planis sendi al la suno, kaj pri la graveco de profunda dormo.

Kosmosondilo por esplori la sunon

La usona Spacadministrado NASA planas sendi kosmosondilon al la suno en la jaro 2018. Ĝi estos la unua sondilo, kiu flugos rekte en la sunan atmosferon. Post ĝia lanĉo, oni devos atendi sep jarojn, ĝis decembro 2024. Tiam la sondilo atingos ĝian celon kaj komencos orbiti ĉirkaŭ la suno je la distanco de ses milionoj da kilometroj. Ne necesas aparte mencii, ke la temperaturo kaj radiado estos tie treege altaj. Oni antaŭvidas temperaturojn de pli ol 1400 Celsiusaj gradoj.

La misio volas plenumi diversajn celojn: Oni volas esplori la magnetajn fluojn de la suno kaj la fonto de la tielnomataj sunventoj. Due, la misio celas klarigi, kial la korono de la suno estas treege pli varma ol ĝia surfaco. La suna krono havas 500 000 gradojn, kaj la surfaco de la suno 5300, kvankam la korono estas pli malproksima de la suno. La misio ankaŭ esploros la tielnomatajn sunventojn, la plasmafluojn, kiuj estas elĵetitaj el la suna atmosfero. Tiuj sunventoj respondecas por la nordlumo aŭ norda aŭroro. Tiuj sunventoj ankaŭ povas kaŭzi la malfunkcion de satelitoj kaj elektraj sistemoj.

Pli profunda scio pri la suno tial ne nur estas interesa el scienca vidpunkto, sed ankaŭ havas gravan praktikan signifon, interalie, ĉar sunaj erupcioj kapablas malhelpi komunikadajn sistemojn kaj satelitoj.

Fonto: http://solarprobe.jhuapl.edu/

La graveco de profunda dormo

Svisaj esploristoj povis montri la interrilaton pri profunda dormo kaj la kapablo lerni. La cerbo bezonas profundan dormon por normaligi la aktivecon. Nur tiam la neŭronoj kapablas formi novajn sinapsojn.

La esploristoj donis al la personoj la taskon lerni novajn fingromovojn. Tiuj, kiuj povis dormi profunde dum la sekva nokto, kapablis lerni pli facile novan taskon dum la sekva tago. La esploristoj nun stimulis, la cerbajn regionojn, kiuj respondecas por la lernado de novaj movoj. Ili faris tion per akustika signalo, dum la dormo, sen la scio de la personoj. La provpersonoj pensis, ke ili vekis el tute normala dormo, kvankam ilia cerbo ne spertis reston. Tiuj personoj ne kapablis lerni la novajn fingromovojn tiel rapide kiel tiuj, kies cerbo ne estis stimulita.
Kiel kontrolo, la esploristoj ankaŭ stimulis aliajn cerbajn regionojn, sed tiu stimulado ne havis efikon al la lernokapablo. La esploristoj konkludis, ke la dormo reagordas la neŭronojn, kiu necesas por reaktivigi lilian kapablon formi novajn sinapsojn.

Fonto: https://www.nature.com/articles/ncomms15405

radioscienca.com (2017)