NASA (public domain)
 NASA (public domain) 
Astronomio | 28a de Junio, 2017
[RS010] La kosmosondiloj Cassini-Huygens

Baldaŭ venos la finon de la Cassini-Huygens misio.



En la jaro 1997, la usona spacadministracio, kunlaborante kun Eŭropa Kosma Agentejo kaj Itala Kosma Agentejo lanĉis kosmosondilon kun la nomo Cassini-Huygens. La celo de la misio estis kaj ankoraŭ estas, kolekti informojn pri la planedo Saturno, ĝiaj lunoj, precipe la luno Titano, kaj la Saturnaj ringoj. Cassini-Huygens estas duobla kosmosondilo. Tio signifas, ke oni lanĉis du sondilojn per unu rakedo. Cassini kaj Huygens flugis kune al Saturno, kaj en decembro 2004 Huygens apartiĝis de Cassini kaj alteriĝis sur la luno Titano en Januaro 2005. De tie ĝi elsendis signalojn kaj ankaŭ bildojn. Ĝisdate, Huygens estas la kosmosondilo, kiu alteriĝis ĉe la plej granda distanco de la mondo. Cassini daŭrigis la vojagon ĉirkaŭ Saturno. La fino de la misio okazos en Septembro 2017. Tiam oni intence flugigos la sondilon en Saturnon. Ĝi forbruliĝos en la Saturna atmosfero. Tiel oni volas eviti la eblon, ke ĝi iam kraŝu en iun Saturnan lunon. Oni ne povas ekskludi kun certeco, ke la sondilo estas sterila. Eblas, ke ĝi kunportas bakteriojn de la mondo. La kraŝo en Saturno malebligos, ke la sondilo malpurigas la Saturnajn lunojn per mondaj mikroorganismoj.
Antaŭ la lanĉo en 1997, la misio estis kritikita de kelkaj grupoj. La kosmosondilo bezonas elektron, kaj pro la granda distanco de la suno, ne eblas uzi sunradiajn ĉelojn. Tial oni evoluigis baterion, kiu enhavas la radioaktivan substancon plutonio. La radioaktiveco de Plutonio generas varmecon, el kiu oni povas generi elektron. Laŭ mia memoro, oni kritikis la uzon de tiu baterio pro eventuala akcidento. Du fazoj de la misio estis kritikaj, la lanĉo de la rakedo kaj ankaŭ la tielnomata katapulta manovro. Oni ofte uzas la katapultan manovron por pligrandigi la rapidecon de sondiloj. Post la lanĉo, Cassini-Huygens flugis al la planedo Venuso, kiun ĝi ĉirkaŭflugis. Tiel la sondilo gajnis rapidecon. Cassini-Huygens poste flugis reen al la mondo por plirapidigi ĝin eĉ plu. La kosmosondilo preterpasis la teron nur je la distanco de 1100 kilometroj. Tiu manovro pligrandigis la rapidecon de la sondilo per 5.5 kilometroj en sekundo. Kelkaj timis, ke se la distanco estus tro malgranda, la sondiloj frakasiĝus kaj tiel disvastigus la radioaktivan enhavon de la baterio. Sed kiel ni ĉiuj scias, nenio okazis.

La tuta misio estas tro ampleksa por priskribi, sed mi volas emfazi kelkajn punktojn, kiujn mi taksas kiel interesa. La misio havis diversajn celojn, interalie la studo de la Saturna atmosfero, kaj ties lunoj kaj ringoj. La sondiloj kunportis fotilojn kaj dum la vojaĝo ĝi ankaŭ faris altkvalitajn bildojn de la planedo Jupitero, kiun ĝi preterpasis. La luno Titano havas tre densan atmosferon. Tial ne eblas bildigi ĝian surfacon. La sondilo tial kunportis radaron, kiu kapablis penetri la atmosferon. Aliaj instrumentoj kapablas mezuri la precizan pezon de la Saturnaj lunoj, kaj la magnetismo de la planedo. Ĝi ankaŭ kapablas kapti kaj mezuri interplanedan pulvon. Sume, la du sondiloj kunportis grandan nombron de sciencaj instrumentoj.

La kvanto de datumoj kaj bildoj, kiuj la sondilo sendis, estas mirinda. Ekzemple, Cassini malkovris du pliajn lunojn (Methone kaj Pallene) kaj pro la proksimeco de la sondilo al la planedo, ĝi ankaŭ malkovris pliajn ringojn, kiujn oni ĝis nun ne povis vidi.

Je la fino de la misio, Cassini ĉirkaŭiros Saturnon 22 foje. Dum tiu tempo, ĝi trapasos la spacon inter la ringoj kaj la planedo. Tiam, la sondilo mezuros la supran atmosferon de Saturno, kaj provos kolekti tiom da datumoj, kiel eblas. Temas pri la plej riska fazo de la misio, ĉar la kontakto kun la Saturna atmosfero, aŭ la ringoj eble difektos la sondilon. La orbito estas tiel, ke hazarda kontakto kun iu Saturna lundo ne eblas. Poste Cassini forbruliĝos en la Saturna atmosfero. La sondilo tiam ne plu registras la datumojn, sed sendos ilin rekte al la tero, ĝis ĝiaj sistemoj ne plu funkcias. Jen la fino post 20 jaroj en la spaco.

radioscienca.com (2017)