cc-by-sa: rama 
Astronomio, Biologio | 6a de Junio, 2017
[RS008] Sciencaj novaĵoj

Homa inteligenco dependas je 40 genoj | Kosma radiado ne influas la fekundecon de musaj spermatozooj | Eksoplanedo malkovrita



Homa inteligenteco influita de genoj
Multaj studoj montris dum la lastaj jaroj, ke homa inteligenteco estas plejparte heredita. Kompreneble la medio ankaŭ povas ludi gravan rolon, sed nun evidentiĝas, ke heredigo ludas pli gravan rolon, ol oni supozis antaŭ multaj jaroj. Esploristoj tial serĉis por la respondecaj genoj. Esploristoj de la Universitato de Amsterdamo nun publikigis artikolon en la gazeto Nature, en kiu ili priskribas la malkovron de 40 genoj, kiuj estas ligitaj al inteligenteco. Entute ili studis 78308 personojn. Tiuj genoj estas plejparte aktivaj en la cerbo, kaj respondecas por la disvolviĝo de la ĉeloj.

Fonto: Nature


Influo de radiado al fekundeco
Esploristoj testis, ĉu la alta radiado sur Internacia Spacstacio (ISS) influas la fekundecon de musaj spermatozooj. Ĝis nun la influo de kosma radiado al reproduktado ankoraŭ estas malbone esplorita. Dum Aŭgusto 2013, japanaj esploristoj sendis musajn spermojn al la ISS, tie ili estis stokitaj ĝis Majo 2014. La spermoj estis poste revenigitaj al la tero. La komparo kun spermoj, kiuj estis stokitaj sur la tero, montris, ke la kosmaj spermoj enhavis pli da genetika damaĝo ol tiuj, kiujn ili stokis surtere. Poste ili uzis la spermojn por koncepciado. La embrioj estis transplantitaj en musojn. Kvankam DNA-analizo montris, ke la kosmaj spermoj estas iomete difektitaj, la junaj musoj disvolvis senprobleme. Evidente la difektita DNA estis riparita per la ĉeloj.

Fonto: PNAS


Eksoplanedo kun akvo malkovrita
La eksoplanedo, kiu estas la plej proksima al la tero, estas klimate stabila, kaj povas teni akvon. Dum Aŭgusto 2016 mondsimila planedo estis malkovrita ĉe Proxima Centauri. Proxima Centauri estas la plej proksima stelo apud nia suno, kaj troveblas 4.2 lumjaroj for de ni. Ĝi tial estas la plej proksima eksoplanedo, kiun oni malkovris.
Oni ne rekte observis akvon, sed faris kalkuladojn kaj simuladojn. La planedo (kun la nomo Proksima b) estas 1.27 oble pli peza ol tero kaj rotacias ĉirkaŭ Proxsima Centrauri po unu foje dum 11 tagoj. Proxima Centauri estas “ruĝa nano” kaj tial malpli varmega ol nia suno.

Fonto: AANDA

radioscienca.com (2017)