cc-by-sa: M.Buschmann 
Natura medio | 27a de Majo, 2017
[RS005] Plasta rubaĵo sur Henderson Island

Plasta rubaĵo en la maro montriĝas kiel granda problemo. Sed ekzistas rimedoj.



Antaŭ nelonge, mi sidis kun miaj kunlaborantoj ĉirkaŭ tablo, sur kiu troveblis diversaj dolĉaĵoj kaj bombonojn. Tiuj estis aparte pakitaj per plasto. Kolegino plendis pri tiu fakto, kaj deziris, ke la registraro malpermesu la uzon de ekscesa plasta pakaĵo. Kvankam mi pridubis, ĉu tio fakte eblus, oni tamen ne subtaksu la problemon de plasta rubaĵo.

Hodiaŭ mi legis en la gazetoj kelkajn interesajn artikolojn pri plastaj rubaĵoj en la maro. Esploristoj eltrovis, ke sur Henderson Island, akumulis pli ol 37 milionoj da plastaj pecoj. Temas pri malgranda insulo en Pacifika Oceano, kiu estas for miloj da kilometroj de homa civilizado. Tiu insulo nun tenas la plej altan densecon de plasta rubaĵo en la mondo. Plastaj rubaĵoj, kiuj akumulis en la maro, nun troveblas sur la insulo, kaj ĉiutage 3500 novaj plastaj pecoj alvenas. La rapideco de tiu akumulado, estas – kaj nun mi citas la esploristojn – “nekutima”. Tute ne necesas mencii la konsekvencojn por la vivaĵoj tie. La plasto malhelpas la testudajn nestojn kaj la plasto ankaŭ estas danĝera por la birdoj. Estas ironie, sed la insulo estas monda heredaĵo de Unesko, kiu tial meritas specialan protekton.

Jennifer Lavers de Aŭstralia Universitato de Tasmanio kaj biologo Alexander Bond esploris la insulon dum tri monatoj en la jaro 2015. Ili mezuris la densecon de la rubaĵo kaj eĉ kolektis 55000 rubopecojn. Sume, la esploristoj kalkulis, ke pli ol 17 tunoj da plasto nun troveblas sur la strando, pli ol 600 pecoj en unu metro. Plejparte la rubaĵo estas kovrita per sablo kaj tial ne estas videbla. Alia esploristo, Jenna Jambeck, konfirmis la gravecon de la situacio: Ŝi kalkulis, ke ĉiujare proksimume 8 milionoj tunoj da rubaĵo estas ĵetitaj en la oceanoj. Ne estas facile imagi la kvanton da rubaĵo, kaj tial mi enmetis filmon.

Mi sentis treege deprimite, kiam mi, bonŝance, trovis alian, pli esperodonan artikolon.

Oni malkovris, ke la larvo de noktopapilo (Galleria mellonella) povas manĝi polietileno, grava komponanto de multaj plastaj objektoj. La malkovro estas hazarda. La esploristoj vidis, ke polietilena sako, kiu enhavis la larvojn, estis plena de truoj. Post nur 12 horoj la sako estis detruita kaj la larvoj formis etilenan glikolon. Tio estas signo, ke ili fake formanĝis la plaston. Kutime tiuj insektoj ne manĝas plaston, sed kapablas manĝi abelan vakson. Oni nun supozas, ke la kemia digestado de plasto kaj vakso similas. Kompreneble ili nun volas apliki tiun malkovron por redukti la mondan plastoproblemon.

Kaj fine, mi legis alian pozitivan artikolon. La projekto “Ocean Cleanup” – Oceana Purigado, komencos en 2018 kapti naĝantajn rubaĵojn. Bojan Slat estas la estro de la projekto. Kiam li havis 17 jarojn, li fondis la organizadon kaj komencis kolekti monon. Lia organizado nun akiris pli ol 31 milionojn da dolaroj, kaj dum 2018 ili volas komenci purigi la marojn. Ni vidu, ĉu lia projekto sukcesos, sed mi estas optimisma.

Jen ĉio, kaj kiel ĉiam – ĝis.

Fontoj:

 

radioscienca.com (2017)