Oliver Kim 
Biologio | 15a de Majo, 2017
[RS003] La ĝusta gusto

Nun oni scias, kial tomatoj ne plu gustas bone.



Vi ankoraŭ ne sufiĉe bone konas min, sed nun mi malkaŝas sektreton al vi – mi ŝatas manĝi tomatojn. Tamen mi ankaŭ volas diri, ke mi pensas, ke multaj aĉetitaj tomatoj, simple ne gustas sufiĉe bone. Aŭ ne plu ĝustas bone. Ili ofte aspektas tre belaj, sed tio estas ĉio. Tial mi decidis sekvi mian bopatrinon, kaj komencis kulturi miajn proprajn tomatojn. Sed ankaŭ tio ne ĉiam estas facila entrepreno.

Internacia teamo de sciencistoj nun malkovris, kial tomatoj ne plu gustas tiom bone, kiel ili iam gustis. Komence, ili volis konfirmi, ke la perdo de gusto ne nur estas imagita fenomeno. Ili do kemie analizis pli ol cent tomatajn tipojn kaj analizis la DNA-on de proksimume 400 apartaj plantoj. Ili ankaŭ komparis la tradiciajn specojn kun la modernaj. Tiel ili malkovris ne malpli ol 13 volatilajn substancojn, kiuj donas al la tomatoj la tipan guston. Interalie la esploristoj eltrovis, ke modernaj tomatoj fakte enhavas malpli da sukero ol iliaj prauloj. Ili tial povis konfirmi tion, per sciencaj metodoj, kion multaj konsumantoj jam scias, ke tomatoj gustas kiel akvo.

La tomatoj perdis ilian guston, ĉar ilia kulturado emfazis ilian grandecon kaj aspekton, sed la kulturado ignoris la kemian enhavon de la fruktoj. Alivorte, oni kultivis tiujn plantojn, kiuj produktis la plej belaspektajn fruktojn, sed oni forgesis pri ilia gusteco. La sciencistoj nun konas la genojn, kiuj respondecas por la gusto kaj ili nun volas reenkonduki tiujn genojn en modernajn tomatospecojn por refoje farigi ilin bongustaj. Vere mi havas dubojn, ĉu tio estas bona ideo.

Ne estas la unua fojo, ke esploristoj provas genetike ŝanĝi tomatojn. Antaŭ proksimume 20 jaroj, oni enmetis genon en tomaton, kiu blokas la maturiĝon de la tomatoj. Tiuj genoj certigis, ke la tomatoj restu firmaj post ilia rikolto. Post mallonga tempo, la firmao, kiu kulturis tiujn plantojn, tamen ĉesis produkti ilin, ĉar (almenaŭ laŭ Vikipedio) ili ne estis sufiĉe spertaj pri kulturado. Ili estis bonaj sciencistoj, sed malbonaj agrikulturistoj.

Jen ĉio. Kaj kiel ĉiam, ĝis reaŭdo!

radioscienca.com (2017)