Public Domain: NASA 
Biologio | 7a de Majo, 2017
[RS002] La diferenco inter homoj kaj bestoj

Laŭ biologa vidpunkto, homoj apartenas al bestoj, sed ne ĉiu lingvo spegulas tion.



Kiel ĉiam, mi volas elkore bonvenigi vin, mi nomiĝas Oliver. Hodiaŭ mi volas respondi al demando, de mia bofrato. Antaŭ kelkaj tagoj, li volis scii, ĉu ekzistas diferenco inter homoj kaj bestoj, kaj la respondo al tiu demando ne estas tiel facila kiel oni supozas. Dirite rekte, la respondo povas esti jes kaj ne, depende al la kunteksto kaj vidpunkto, kaj ĝi eĉ dependas de la lingvo, kiun oni parolas. Kaj tion mi volas klarigi.

Mi pensis, ke estis en la jaro 2000, kiam la Europa Patenta Oficejo en Germanio false akzeptis patenton pro lingva konfuzo pri la signifo de la vorto „besto“. Temis pri la esplorado de genetike modifiitaj bestaj ĉeloj. Ili false akceptis tiun patenton, pro tradukeraro. La angla teksto menciis bestajn celojn, sed en la germana la vorto „besto“ ne enhavas homojn. La patenta oficejo tial pensis, ke la proponanto de la patento volas labori nur kun nehomaj celoj. Ili tial akceptis la patenton, pensante, ke ĉio bonas. Sed ne estis tiel, ĉar la proponanto volis labori ankaŭ kun homaj ĉeloj. En la angla originala teksto la vorto „besto“ aŭ „besta ĉelo“ ĉiam ankaŭ enhavas homojn.

En la germana lingvo kaj ankaŭ en la franca, homoj ĉiam estas apartaj. Do en la angla lingvo, homoj apartenas al bestoj, sed ne en la germana. Alivorte, en la angla oni povas diri „homoj estas bestoj“, ĉar el biologa vidpunkto homoj fakte ja apartenas al tiu grupo. En aliaj lingvoj tio ne eblas. La frazo „homoj estas bestoj“ en la germana, havas tute alian signifon, ĝi signifas, ke homoj estas bestaĉoj aŭ brutulo.

La respondo al la demando, ĉu homoj estas bestoj estas „jes“ por parolantoj de la angla lingvo, kaj ne por germanoj kaj francoj. Kompreneble mi volis eltrovi la situacion rilate al Esperanto. Mi do serĉis la vorton „besto“ en la plena ilustrita vortaro (PIV) kaj trovis du difinojn. Laŭ PIV bostoj estas „Ĉiu animalo escepte de homo“ kaj „Homo stulta aŭ kruda kiel besto“. Esperanto, do, sekvas la germanan kaj francan tradicion.

Ĝis nun mi parolis pri la lingva vidpunkto de la afero. Sed estas ankaŭ biologa alveno al la temo. El biologa vidpunkto, homoj kompreneble apartenas al bestoj. Ekzistas kvin tiunomataj „regnoj“ por klasifiki vivaĵojn, plantojn, fungojn, protistojn kaj animalojn. Homoj ne formas apartan grupon. En Esperanto, evidente, ankaŭ ekzistas la vorto „animalo“ kaj mi serĉis PIV pri tiu vorto. Laŭ PIV animaloj estas „eŭkariotaj vivuloj sen klorofilo, kies ĉelmuroj ne konsistas el celulozo.“ La ĉelmuroj de animaloj ne estu el celulozo sed el alia substanco. Tio bedaŭrinde malpravas, ĉar animaloj tute ne havas ĉelmurojn. Tiurilate PIV eraras.

Oni nun povus diri, ke homoj estas specialaj, ĉar ili havas grandan cerbon kaj tial ni povas pensi je tre alta nivelo. Neniu alia besto kapablas fari tion. Tio pravas, sed aliaj bestoj ankaŭ posedas cerbon. Ĉiuj organoj, kiujn ni posedas, ankaŭ estas troveblaj en aliaj bestoj. Ĝis la 1960j jaroj, oni pensis, ke homoj estas la nuraj vivaĵoj, kiuj kapablas uzi ilojn, kaj oni uzis tiun kriterion por apartigi homojn de aliaj bestoj. Jane Goodall tiam malkovris, tamen, ke ĉimpanzoj ja kapablas uzi ilojn, ili kaptas insektojn, metante herbojn en termitajn koloniojn.
Evidente ni homoj ĉiam volas taksi nin kiel apartaj kaj specialaj vivaĵoj, kiuj staras super la aliaj. Ni tamen estas parto de la natura medio kaj ne apartigeblaj.

Mi nun volas adiaŭi vin kaj deziras al vi bonan tagon, kaj ĝis al la venonta elsendo.

Fonto: https://www.ncbi.nlm.nih.gov/pmc/articles/PMC1173793/

radioscienca.com (2017)