CC-BY: ESO 
Astronomio | 4a de Majo, 2017
[RS001] La unua ekstersunsistema planedo en bildo

Astronomoj malkovris panedon sur bildo.



…Ĉu la mikrofono funkcias? Evidente jes! Do, mi tial povas komenciĝi!

Mi volas plenkore saluti vin, mi nomiĝas Oliver Kim kaj mi tre ĝojas, ke mi povas bonvenigi vin en la unua elsendo de Radio Scienca. En tiu reta radio, aŭ podkasto, mi volas paroli pri diversaj temojn el la scienca kaj teknika mondo, kaj mi kompreneble esperas, ke tiuj temoj ankaŭ interesas vin.

Mi konfesas, ke mi pripensis dum longa tempo, dum kelkaj monatoj, fakte, ĉu mi starigu tiun podkastan projekton aŭ ne. Kaj nun ni vidos, kien la vojo gvidos nin, kaj ĉu la projekto sukcesos aŭ ne. Mi intencas eldoni sondosierojn, kiujn vi povas elŝuti kaj aŭskulti, kie ajn vi estas.

Nun kelkaj vortoj pri mi mem. Mi studis du fakojn, mikrobiologio kaj komputado, kaj diplomiĝis en tiuj fakoj. Mi esperantiĝis en 2004, tiam mi estis 32-jara. Krom Esperanto mi ankaŭ parolas la anglan kaj la germanan.

Fine, mi volas inviti vin kunlabori. Skribu al mi, kaj mi legos viajn leterojn en la elsendoj. Vi ankaŭ povas sendi al mi sondosierojn, se vi volas kontribui. Se vi estas skribema, tiam vi ankaŭ povas sendi al mi mallongajn sciencajn artikolojn, kiujn vi skribis, kaj mi ankaŭ prezentos ilin.

Hodiaŭ mi volas paroli pri astronoma temo – la unua ektersunsistema planedo, kiun oni vidis sur fotografaĵo. Tiujn planedojn oni nomas eksoplanedoj. Sed antaŭ ol mi komencas tiun temon, mi volas klarigi al vi la fonon. Estis en la jaro 2005, kiam mi skribis artikolon por la gazeto Monato pri tiu temo. Se vi interesiĝas pri ĝi, vi povas elŝuti la plenan artikolon libre el la retejo de Monato.

Sed nun reen al la temo. Kutime oni malkovris, kaj ankoraŭ malkovras tiajn plandojn per malrektaj metodoj, ĉar plejparte ili estas tro malhelaj por esti rekte videblaj, eĉ tra teleskopoj. Sed nun, oni fakte povis rekte observi alian planedon ekster nia sunsistemo. Ili uzis la VLT teleskopon en Ĉilio, kiu havas 8 metran ĉefspegulon.

Ni memoru, ke planedoj rotacias ĉirkaŭ centra stelo, kaj ke ili ne elradias propran lumon. Tial ili estas malfacile videblaj. En 2005, tamen, oni malkovris ruĝan makulon apud stelo sur bildo, kiun oni faris unu jaron antaŭe. La astronomoj konkludis, post pliaj esploroj, ke tiu malgranda makulo fakte estas planedo, kaj ne stelo. Ili faris spektroskopajn analizojn, kaj tiel povis eltrovi, ke la planedo enhavas akvon. Ĝi ankaŭ havas relative malaltan temperaturon de proksumume 900 gradojn, kaj tio indikas, ke ĝi ne povas esti stelo.

Eĉ la stelo, ĉirkaŭ kiu la planedo rotacias, havas interesajn ecojn. Ĝi ne estas plena stelo, ĉar ĝia pezeco ne sufiĉas por startigi nuklean reagon. Temas pri tiu nomata “bruna nano”. La planedo kaj la bruna nano moviĝas kune, kaj tio indikas, ke ili estas gravite ligitaj. Oni kutime identigas planedojn nur per malrektaj metodoj. Ĉar planedoj rotacias ĉirkaŭ stelon, ili tial tiras ĝin per gravito. Tial ili, la planedoj, kiuj rivoluas ĉirkaŭ la stelo, translokas la stelon iomete, kaj tio ŝanĝas la koloron de la stela lumo. La frekvenco kaj intenseco de tiu luma ŝanĝo ebligas astronomojn kalkuli la grandecon de la planedo. Ankaŭ ekzistas alia maniero por malkovri ekstersunsistemajn planedojn. Kelkaj el ili kovras ilian stelon dum ili rivoluas. Onsekvence, la stela heleco ŝanĝiĝas. Do, ekzistas diversaj metodoj por identigi planedojn.

Eble vi mias, kial mi pensas, ke tiu temo estas grava. La kialo estas, ke mi bone memoras, ke, kiam mi mem ankoraŭ estis junulo, oni diris, ke nia sunsistemo estas la nura, kiu posedas planedojn. Sed laŭ vikipedio, ekde la jaro 1988 oni malkovris pli ol 3500 tiajn planedojn, kaj la nombro daŭre kreskas. Estas interese sperti, kiom eĉ dum malmultaj jaroj scienco progresas.
Do jen ĉio. Se vi volas legi la artikolon, kiun mi skribis, bonvolu legi la januara 2006an eldono de Monato. Ĝi estas libre elŝutebla el la retejo de la gazeto.

Elŝutu la gazeton: Januara 2006 eldono

radioscienca.com (2017)